[Anticipe rigardi la 90an SAT-Kongreson 21] Baza Esperanto-Kurso kaj prezentado pri SAT-movado por Neesperantistaj Aktivistoj en Koreio (KaraAN)

[Anticipe rigardi la 90an SAT-Kongreson 21] Baza Esperanto-Kurso kaj prezentado pri SAT-movado por Neesperantistaj Aktivistoj en Koreio (KaraAN)
[미리 보는 제90차 세계무민족성협회 대회 21] 에스페란토 기초 강좌 및 에스페란티스토가 아닌 한국 활동가를 위한 SAT 운동에 대한 소개 (안종수)

Ni invitas vin al La 90a SAT-Kongreso en Seulo/Gimpo!

Tutmondaj Progresemaj Sociaj Aktivistoj
sen interpretisto Rekte Komunikas per ESPERANTO!
Ni invitas vin en la 90a SAT-Kongreso kun Diskuto kaj Festo!


Baza Esperanto-Kurso kaj prezentado pri SAT-movado por Neesperantistaj Aktivistoj en Koreio
기초 에스페란토 강좌와 세계무민족성협회(SAT) 운동 소개


AN Jongsoo(KaraAN)

16:00 ~ 18:00 en la 29a(Sabato) de Julio, 2017 
Diamanta Halo  ĉe Yakam Hotelo

Kiel ni povas uzi pacan lingvon al Aktivistoj?
kaj SAT-movadon?

Esperanto estas lingvo taŭga por Internacia solidareca komunikado, sed plejpartaj homoj ne scias tion, eĉ neesperantistaj aktivistoj. Mi volus prezenti reale uzatan lingvon en SAT-kongreso, kiun povas rekte uzebla vidalvide, sen interpretisto.
Pro tio Esperanto estas lingvo lernebla kaj lerninda por ĉiuj.
En tiu ĉi kurso de Esperanto lernante povas nature scii pri SAT-movado dum mallonga tempo.
Lernantoj povas scii, ke Esperanto povas fari solidarecan kunlaboron kaj estas tre bona metodo Internacie ol Angla lingvo.

 

Baza kurso

에스페란토 철자 28개
A(아) B(보) C(쪼) Ĉ(초) D(도) E(에) F(포) G(고) Ĝ(조) H(호) Ĥ(ㅋ호) I (이) J(요)
Ĵ(ㄷ조) K(코) L(로) M(모) N(노) O(오) P(포) R(ㅇ로) S(쏘) Ŝ (쇼) T(토) U(우) Ŭ
(워) V(보) Z(ㅈ오) – 문자 – 28자 (영어: 26자) * 모음 – 5개 (A E I O U), 자음 : 23개 (소리값 읽기-자음에 o 붙임) * 영어와 달리 에스페란토에만 있는 글자 : Ĉ, Ĝ, Ĥ, Ĵ, Ŝ, Ŭ

발음 연습(Ekzercado de Prononco)- 보면서 말하기, 1자 1음 법칙
ami, ia, bela, bona, celo, scienco, ĉio, peĉo, diri, granda, eskalo, ĝene, feŭdo, fenio, gusta, ago, ĝiri, ĝusta, horo, hajlo, ĥoro, eĥo, ie, ĝeni, juro, prujno, ĵuro, ĵurnalo, knabo, hoko, ŝelo, alto, ame, iam, kanabo, ruino, oro, ravo, peco, peso, roko, ero, selo, scii, ŝerco, ŝia, tio, felto, ju, agu, aŭto, adiaŭ, vejno, kvita, pezo, okazi (악센트는 항상 끝에서 둘째 음절)
 

인사말

Saluton! (안녕!)

Bonan matenon. (좋은 아침이예요.)

Ĝis revido! (다시 만날 때까지 안녕!)

Ĝis (~때까지) vidi (보다) revidi (다시 만나다)

 

인칭 대명사

Mi, Vi, li, Ŝi, Ĝi (단수) Ni, Vi, ili (복수) Oni, Si

 

시제 표현(동사/-is, -as, -os)

Mi amis vin.(나는 당신을 사랑했어요. – 과거)

Mi amas vin.(나는 당신을 사랑합니다. -현재)

Mi amos vin.(나는 당신을 사랑할 거예요. -미래)

 

동사 Ami(사랑하다) 목적격 -n

A : Ĉu vi amas printempon? (당신은 봄을 사랑해요?)

B : Jes, mi amas printempon. (예, 나는 봄을 사랑해요.)

 

안부 표현

A : Saluton!

B : Saluton!

A : Ĉu vi fartas bone? (잘 지내니?)

B : Jes, mi fartas bone. (응, 잘 지내지.) Mi fartas malbone. (잘 못 지내.)

 

자기 소개(Sinprezento)

Mia nomo estas karaAn. Mi loĝas en la urbo Seŭlo, en Koreio. Mi tre ĝojas renkonti vin. Mi estas membro de SAT. SAT estas Sennacieca Asocio tutmonda, kaj regule eldonas gazeton “Sennaciulo” kaj “Sennacia Revuo”.

 

 Kio estas SAT? (사트란 무엇인가?)

 SAT(Sennacieca Asocio Tutmonda; 세계무민족성협회)는 전 세계 노동자, 시민 간의 대화를 촉진하고 이를 통해 각 개인이 더욱 넓은 시야를 갖도록 하려고 1921년에 설립되었습니다.한마디로 말해 SAT의 목적은  세계의 진보적인 사람들을 지원하는 것입니다.

 SAT는 에스페란토로 서로 이해하고, 함께 공부하고, 더 나은 삶을 위해 억압이나 착취에 맞서 싸우는 데 서로 도우려 합니다. SAT는 민주적인 구조로 된 전 세계적 조직이며 국가나 민족을 단위로 하지 않고 회원들의 직접 교류에 바탕을 두고 있습니다. Sennacieca(민족성이 없는 또는 국민성이 없는)라는 것은 각 회원이, 어느 민족이나 국가를 대표하거나 그 이름의 아래에서 있는 것이 아니라 에스페란토를 통해서 인류의 한 사람으로서 결합하자고 하는 것입니다.

 SAT는 Laborista Esperanto-Asocio(노동자 에스페란토 협회)와 협력하며 그 활동을 돕습니다. SAT는 에스페란토를 사용하는 지방의 진보적 조직이나 다른 에스페란토의 단체들과도 협력하고 있습니다. 한국의 SAT 회원들은 Paca Solidareco de Esperanto(에스페란토 평화연대)와 협력하고 있습니다.

 

활동 내용

SAT 홈페이지: http://www.satesperanto.org

□ SAT는 세계의 여러 장소에서 매년 정기적인 대회를 열고 있습니다.

제89차 SAT 대회: 독일, 헤르츠베르그 (2016년 7월 16일 ~ 23일) http://sat89.esperanto-urbo.de/

제90차 SAT 대회: 한국, 김포/서울 (2017년 7월 29일 ~ 8월 5일) http://sat90.org

제91차 SAT 대회: 세르비아, 크라구예바츠 (2018년 8월 5일 ~ 12일)

 

 

□ 세계의 운동 정보나 의견교환의 장소로서 SAT 기관지 Sennaciulo(격월간 무민족자),

Sennacieca Revuo(연간 무민족평론)를 발행하고 있습니다.

 

□ 회원 주소록을 발행해 서로 직접 연락하도록 돕습니다.

 

  

□ SAT에서는 목적을 위한 책(Plena Ilustrita Vortaro 사전 등)이나

자료를 출판하고 있습니다.

 

가입 방법

문의 사항이나 가입 방법에 대해서는 아래의 메일 주소로 연락 주세요.회원 가입을 하시면 SAT 기관지를 받아보실 수 있습니다.기관지 구독에 관한 문의도 환영합니다.

 

한국 SAT 연락 담당자: 파즈 paze23@gmail.com

(*SAT 회원 가입 시 필수 정보: 이름, 이메일 주소, 기관지를 받을 정확한 영문 주소, 연락받을 수 있는 전화번호, 선택 정보: 직업, 출생년도, 취미)

연회비 납부

계좌번호: KEB하나은행 105-891353-38807 (예금주 정현수)

연회비: 50,000원 (36유로 + 이체수수료 및 후원금)

 

한국의 SAT 운동 소개

– 2005년부터 한국의 SAT 회원(약 10명)들은 2개월마다 정기적인 모임을 개최하고 있습니다.

– 2006년부터 한국의 SAT 회원들은 비정기적인 에스페란토 강습회를 개최하고 있습니다.

– 2007년 12월 한국의 SAT 회원들은 다른 에스페란토 단체들과 함께 강화도에서겨울 캠프(일본과 아프리카 가나의 친구들을 포함 약 40명 참가)를 개최하였습니다.

– 2008년 3월과 7월 한국의 SAT 회원들은 홋카이도 자유 에스페란토 협회와 협력하면서 일본 홋카이도에서 열린 G8 정상회담 반대 활동에 참가하였습니다. 

– 2009년 12월 한국의 SAT 회원들은 서울 남산 빈집에서 에스페란토 운동 활성화를 위한 겨울 합숙(약 30명 참가)을 진행하였습니다.

– 2010년 3월 한국의 SAT 회원들은 다른 활동가들과 함께 민중의 집에서 G20 정상회담 반대를 위한 활동가 모임(약 40명 참가)을 개최하였습니다.

– 2011년 10월 한일 공동 에스페란토 대회 때 분과 모임을 통해 한국과 일본의 SAT 회원들은  후쿠시마 원자력 발전소 사고 이후 원전 반대를 위한 협력과 SAT대회의 아시아 개최 등에 대해  논의하기 위한 메일링리스트를 만들었습니다.

한일 공동 메일링리스트 가입을 위한 주소: sat-jk-kunlaboro@yahoogroups.com

– 2012년 7월 울산에서 진보적인 에스페란티스토 및 SAT 회원들의 여름 합숙을 개최하였습니다. 같은 해 10월에는 일본 에스페란토 대회 참가 및 원자력 발전소 반대 운동을 진행하였으며, 일본 출입국 관리 사무소의 KaraAn 입국 거부에 맞선 반대 행동을 하였습니다.

– 2013년 SAT 회원 모임과 에스페란토평화연대는 콩고민주공화국의 전쟁 고아들을 지원하기 위해 고마시의 교육기관 Solidareco Bona Volo(SBV; 착한 마음 연대)를 후원하였습니다. 어린이들이 매일 먹을 수 있는 달걀을 제공하기 위한 닭장 만들기 프로젝트 후원금(201만원)이 9월 2일에 전달되었으며, 아이들에게 매월 일정 금액의 학비를 지원하는 에스페란토 가족 만들기 프로젝트가 현재도 계속 진행되고 있습니다.

콩고민주공화국 고마시 교육기관 SBV 홈페이지 http://solidarecobonavolo.com/

– 2014년 SAT 회원 모임과 에스페란토평화연대는 7월 27일부터 8월 3일까지 한국, 경기도 광명시에서  열린 세계대안교육한마당(IDEK 2014)에 참가하였습니다. 이 행사에 여러 대안학교 선생님들과 학생들, 부모님들의 도움으로 콩고민주공화국 SBV의 알폰소 선생님과 카리네가 참가하여 대안교육 연대의 장을 마련하였습니다.

– 2015년 SAT의 정관, 규약 등에 대해 허성 선생님의 발제로 함께 공부하였고, 8월에 슬로바키아, 니트로에서 열린 제88차 SAT 대회에 한국에서 강헌구 선생님 외 2분이 참석하였습니다. 한국에스페란토경영인협동조합(IKEF-Koreio) 회원들을 위한 공부 모임을 개최하였습니다. 일본 에스페란티스토 고시 토요타와 베트남 에스페란티스토 토카 님의 한국 방문 환영 모임을 가졌습니다. 10월에는 한국외국어대학교에서 열린 한국에스페란토대회에서 SAT 분과 모임을 개최하였습니다. 

– 2016년에는 다음 해에 열릴 제90차 SAT 대회를 아시아 최초로 한국에서 개최하자고 제안하였고, SAT는 기존 유럽 중심의 운동에서 벗어나 SAT 운동의 전 지구화를 위해 한국 개최를 결의하였습니다. 한국 회원들은 제90차 SAT 대회 조직위원회(OKK; Organiza Kongresa Komitato)를 결성하였습니다. 에스페란토를 통해 세계 좌파운동과 사회운동의 전 지구적 연대와 실천을 강화하는 것이 제90차 SAT 대회 개최의 목표입니다. ​​

Kio estas SAT?

SAT(Sennacieca Asocio Tutmonda) estas la organizaĵo de laboristaj esperantistoj.Ĝi estas asocio, kiu celas faciligi la translingvajn kaj transnaciajn rilatojn inter tiuj homoj, kiuj luktas por mondo sen klasa nek alitipa ekspluatado.

SAT grupigas homojn ĝenerale kun maldekstraj opinioj, el ĉiuj ideologiaj tendencoj, kiuj trovas en komuna agado sian unuon. Krome, SAT estas, laŭ sia nomo, sennacieca, tio estas, tute ne gravas la nacio nek ŝtato al kiu ĝiaj anoj apartenas, kaj la asocio ne havas naciajn filiojn. Ĝi tamen kunlaboras je nacia nivelo kun la t.n.

Laboristaj Esperanto-Asocioj (LEAoj), kiuj informas pri Esperanto kaj zorgas pri ĝia instruado sur diversaj lingvoteritorioj.

Unuvorte, SAT celas per konstanta uzado de Esperanto kaj ĝia mondskala aplikado, helpadi al la kreado de racie pensantaj spiritoj, kapablaj bone kompari, ĝuste kompreni kaj prijuĝi ideojn, tezojn, tendencojn kaj sekve kapablaj elekti memstare la vojon, kiun ili opinias plej rekta, aŭ plej irebla por la liberigo de sia klaso kaj forkonduko de la homaro al kiel eble plej alta ŝtupo de civilizo kaj kulturo.

ⓐ SAT havas 2 revuojn

'Sennaciulo' monata gazeto kaj 'Sennacieca Revuo' jara gazeto. En ĝi, vi povas legi interesajn raportojn, artikolojn, eseojn, ktp.

ⓑ kontakteblaj adresoj : satesperanto@free.fr (SAT oficejo), paze23@gmail.com (korea peranto de SAT)

ⓒ prezento pri SAT-movado en Koreio

– SAT-membroj en Koreio kunlaboras kun Paca Solidareco de Esperanto(PSE)

– Ekde 2005, koreaj SAT-membroj(ĉ. 10) havas kunsidon ĉiu 2 monate.

– Ekde 2006, koreaj SAT-membroj havas neregule kursojn por Esperanto.

– 2007 Decembre Koreaj SAT-membroj organizis Vintran Tendumon(en ĝi ĉ. 40 personoj partoprenis inkluzive japanaj, ganaa amikoj) kun aliaj Esperanto-grupoj en Insulo Ganghwa.

– 2008 Marte kaj Julie Koreaj SAT-membroj partoprenis en aktivado kontraŭ G8 Pinta Konferenco en Hokkajdo, Japanio(kunlaborante kun Libera Esperanto Asocio en Hokkajdo)

– 2009 Decembre Koreaj SAT-membroj organizis Vintran Kunloĝadon(ĉ. 30 personoj partoprenis) por vigligi Esperanto-movadon en Malplena Domo Namsan en Seulo.

– 2010 Marte Koreaj SAT-membroj organizis Aktivistan Kunsidon(ĉ. 40 personoj partoprenis) de Esperanto kontraŭ G20 Pinta Konferenco kun aliaj aktivistoj en Popola Domo.

– 2011 Oktobre per faka kunsido de SAT en Komuna Kongreso de Esperanto inter Japanio kaj Koreio, Koreaj kaj Japanaj membroj de SAT faris dissendliston por kunlabori movadon kontraŭ atomcentraloj post Akcidento de Fukuŝimo kaj por diskuti pri akcepto de SAT-kongreso en Azio.  Komuna dissendlisto inter Koreaj kaj Japanaj SAT-membroj: 

sat-jk-kunlaboro@yahoogroups.com

– 2012 Julie progresemaj Esperantistoj kaj SAT-membroj kune havis someran kunloĝadon en urbo Ulsan.  Samjare Oktobre partoprenis Japana Esperanto Kongreso en Sapporo kaj faris movadon kontraŭ atomcentraloj.  Kaj ni protestis kontraŭ Japana Registaro, kiu rifuzis enlandigi en Japanion k-don KaraAn.

– En 2013, SAT kaj PSE kune monhelpas orfejon Solidareco Bona Volo(SBV), kie oni edukas kaj gardas orfojn  pro interna milito en Demokratia Respuliko de Kongo. En la 2a de Novembro, 2 milionoj da korea ŭonoj estis sendita al SBV por provizi ovojn al infanoj por ĉiutaga manĝaĵo t.n. Projekto por Fari Kokejon. Kaj ĉiumonata regula monhelpo por eduki infanojn t.n. Projekto Fariĝi Familianoj kun Esperanto daŭras ĝis nun.

– 2014, koreaj SAT-anoj kaj membroj de PSE partoprenis en la IDEK(Internacia Demokratia Edukada Konferenco) 2014, kiu estis okazinta dum la 27a Julio ~ la 3a de Aŭgusto en urbo Gwangmyeong, Koreio. Ĉi tie multaj instruistoj, studentoj kaj gepatroj de Alternativaj Lernejoj helpis por inviti Alfonso(instruisto)-n kaj Carine(studentino)-n de SBV el D.R.Kongo kaj ni sukcese havis solidarecan programon por alternativa edukado inter SBV kaj koreaj Alternativaj lernejoj.

– En 2015, SAT-membroj kune havis studon pri la Statuto kaj Regularo de SAT, kiun gvidita de s-ro Ho song. S-ro Kang Heon-gu kaj 2 homoj el Koreio partoprenis en la 88a Kongreso de SAT(Slovakio, Nitro) aŭguste.Ni gvidis Esperanto-Kurson por la membroj de IKEF-Koreio(La Kooperativo por Internacia komerca kaj Ekonomia Fakgrupo en Koreio).Kaj ni okazigis bonvenan kunsidon de japana Esperantisto Goŝi Toyota kaj vjetnama Esperantisto Toka.

Oktobre ni organizis fakkunsidon de SAT en KKE(Korea Kongreso de ESperanto) en Korea Universitato pri Fremdaj Studoj.

– En 2016, Koreaj SAT-membroj proponis okazigi la 90an SAT-Kongreson en Koreio venontjare. Kaj SAT konsentis por ke plian tutmondiĝon de la SAT-movado. Koreaj membroj establis OKK(Organiza Kongresa Komitato)-n kaj la celo de okazigo de la 90a SAT-Kongreso estas fortigi Tutmondan Solidarecon kaj Praktikadon de diversaj Maldekstremaj Movadoj kaj Sociaj Movadoj per Esperanto.

2016 SAT 대회 선언문

 헤르츠베르그 암 하르츠(독일)에서 2016년 7월 16일부터 23일까지 개최된 제89차 SAT 대회는

 ‣ 전쟁에 반대하고, 세계 모든 곳에서 침략 행위를 고발한다.

 ‣ 심지어 이른바 선진국이라는 나라들에서조차 실업자들과 쓰레기 계약서로 고통받는 노동자들이 엄청나게 많은 것에 관해 분노하며, 결과적으로 임금의 부족 때문에 발생하는 고통들을 자각한다.

‣ 많은 나라에서 민족주의적-내셔널리즘적 정당들과 운동들이 성장하는 것을 매우 유감스럽게 생각한다.

‣ 여러 국가들의 민주주의 말살 행위, 특히 터키의 행위에 대한 대부분의 유럽 정부들의 미온적인 수습책을 비판한다.

‣ 다국적 기업과 이해 관계가 있는 정부들이 희귀 자원들의 약탈에 공모한 사실을 규탄한다. 그 약탈은 아프리카, 중동, 남아메리카에서의 내전과 국제적인 무장 분쟁들에 기여하고 있다.

‣ 중동, 아프리카, 세계 모든 곳에서 교전 중인 나라들에 무기를 공급하는 관련 정부들을 고발한다.

‣ 이주민들과 난민들을 환영하며, 세계의 몇몇 지역에서 여러 전쟁과 열악한 생활조건이 그 지역에서의 생존을 불가능하게 한다는 것을 자각하면서 사람들이 어디에서 왕래하든지 그들의 인권을 존중하라는 SAT의 요구를 강조한다.

‣ 정치가들과 언론들에 의해 종종 듣게 되는 구분, 즉 선량한 전쟁 난민과 이른바 자격 없이 오로지 즐거운 생활을 누리려고 부유한 나라들로 오는 나쁜 사람들 간의 구분을 인정하지 않는다.

‣ 인권과 전지구적 행동은 국경에 의해 제한되지 않으며, 사람들은 비슷한 관점을 방어하기 위해 단결하고 함께 투쟁하고 행동할 권리와 의무가 있다는 생각을 지지한다.

‣ 대체로 자본주의적 성장주의의 틀에서 이루어진 인간의 행위들이 기후의 혼란을 일으켰으며, 이 기후 혼란과 연결된 환경-생태적 상황의 위급성과 관련하여 돌볼 것을 다시 강조한다. 그리고 개인적이든 집합적 능력에 의해서든 지역적, 세계적 차원에서 대안들을 고려하고 채택할 것을 호소한다.

‣ 여러 지역에서 빙원들이 녹고 있는 것과 많은 생명체들이 위험에 처한 것에 주의를 기울이게 한다.

‣ 지나친, 환경-재앙적인 이동은 나쁜 생산 계획과 소비에 의해 일어날 뿐만 아니라, 먼 지역에서 저임금 노동자들을 값싸게 부리기 때문에 일어나고 있다는 것을 지적한다.

‣ 우리의 행성, 전 지구 상에서 핵에너지와 핵무기에 의한 독성과 위협을 거부한다.

‣ 환경적으로, 또 «공정한» 생산이 지역에서 가능하지 않을 때, 참된 «공정 무역»의 확산을 지지한다.

2016 Deklaracio de La 89a SAT-Kongreso

en Hercbergo, Germanio

  La 89a SAT-Kongreso

 – kontraŭas la militojn kaj denuncas la atencojn ĉie en la mondo,

 – maltrankviliĝas pri tiom da senlaboruloj kaj laboristoj kun rubokontraktoj, eĉ en landoj laŭdire evoluiĝintaj, kaj konscias pri la suferoj kaŭzitaj de la rezultanta malsufiĉo de la salajro,

– tre bedaŭras kreskon de naciismaj partioj kaj movadoj en multaj landoj,

– kritikas la plejparte trankviligan reagon de la Eŭropaj registaroj al la sendemokratiigaj agoj de pluraj ŝtatoj, aparte de la Turka,

– kondamnas la komplicecon de multlandaj firmaoj kaj interesataj registaroj en la fakta forrabo de raraj resursoj, kio kontribuas al internaj kaj internaciaj armitaj konfliktoj en Afriko, Mezoriento kaj Sudameriko,

– kulpigas la koncernatajn registarojn pro livero de armiloj al militantaj landoj en Mezoriento, Afriko kaj ĉie tra la mondo,

– emfazas la postulon de SAT bonvenigi enmigrantojn kaj rifuĝintojn kaj respekti la rajton de homoj cirkuli kie ajn, konsciante ke la multaj militoj kaj malbonaj vivkondiĉoj en kelkaj lokoj de la mondo malebligas la vivon en tiuj lokoj,

– kontestas la distingon ofte voĉitan de politikistoj kaj gazetaro inter bonaj militrifuĝintoj kaj malbonaj bonvivemuloj, kiuj laŭ ili nur venas al la riĉaj landoj por ĝui laŭdire nemerititan agrablan vivon,

– subtenas la ideon, ke homaj rajtoj kaj tutmondaj agadoj ne estas limigitaj de landlimoj kaj ke homoj rajtas kaj devas unuiĝi por defendi similajn vidpunktojn kaj kune lukti kaj agadi,

– reemfazas sian zorgemon rilate urĝecon de la ekologia situacio, ligita kun klimataj perturboj rezultantaj grandparte de homa agado kadre de kapitalisma kreskismo, kaj alvokas al konsiderado kaj ekutiligo de alternativoj, ĉu laŭ individua, ĉu laŭ kolektiva povo, kaj sur loka, kaj sur monda skaloj,

– atentigas pri la fandiĝo de la glaĉeroj en multaj regionoj kaj la endanĝerigo de multaj vivoj,

– rimarkas, ke troa kaj ekologidamaĝa transportado estas kaŭzata ne nur de malbona planado kaj konsumado, sed ankaŭ pro uzo de malaltpagataj laboristoj en foraj lokoj,

– malakceptas la venenadon kaj la minacon per atomenergio kaj atomaj armiloj sur nia tuta planedo,

– subtenas plivastigon de vera «justa komerco», kiam ekologia kaj «justa» produktado ne eblas surloke.

 

* Se vi havas demandon pri la prelego, bonvole sendu mesaĝon al OKK : paze23@gmail.com
Ni bonvenigas la antaŭe skribitan demandon al prelegantoj! 

 

Aliĝu nun al la 90a SAT-Kongreso!

Reta Aliĝilo: http://sat90.org/caldera_forms_preview/

 

 SAT(Sennacieca Asocio Tutmonda) estas la plej grava tutmonda organizaĵo de laboristaj esperantistoj. Ĝi estas asocio, kiu celas faciligi la translingvajn kaj transnaciajn rilatojn inter tiuj homoj, kiuj luktas por mondo sen klasa nek alitipa ekspluatado. SAT celas per konstanta uzado de Esperanto kaj ĝia mondskala aplikado, helpadi al la kreado de racie pensantaj spiritoj, kapablaj bone kompari, ĝuste kompreni kaj prijuĝi ideojn, tezojn, tendencojn kaj sekve kapablaj elekti memstare la vojon, kiun ili opinias plej rekta, aŭ plej irebla por la liberigo de sia klaso kaj forkonduko de la homaro al kiel eble plej alta ŝtupo de civilizo kaj kulturo.

#La 90a SAT-Kongreso #Seulo #Gimpo #Koreio #Yakam Hotel #2017 #Esperanto #Sennacieca Asocio Tutmonda #Maldekstrema Movado #Socia Movado #Ekologiismo #Verdulo #Verda Partio #Vegetarano #Ĉielarko #Genro-diverseco #Sennaciismo #Liberpenso #Libero de Konscienco #Ateismo #Liberecano #Anarkiismo #Demokratio #Komunismo #Distribua Ekonomio #Feminismo #Laborista Movado #Marksismo #Pacismo #Eldona Fako Kooperativo #Lingva Egaleco #Homa Rajto #Junulara Movado #Kultura Diverseco

 

 

Respondi