[Anticipe rigardi la 90an SAT-Kongreson 18] Antropologio, kartografio kaj koloniismo (Guilherme Fians)

[Anticipe rigardi la 90an SAT-Kongreson 18] Antropologio, kartografio kaj koloniismo (Guilherme Fians)
[미리 보는 제90차 세계무민족성협회 대회 18] 인류학, 지정학 그리고 식민주의: 유럽-아프리카 관계에서 사회과학의 역할 (귈헤르메 피안스)

Ni invitas vin al La 90a SAT-Kongreso en Seulo/Gimpo!

Tutmondaj Progresemaj Sociaj Aktivistoj
sen interpretisto Rekte Komunikas per ESPERANTO!
Ni invitas vin en la 90a SAT-Kongreso kun Diskuto kaj Festo! 
 

Antropologio, kartografio kaj koloniismo
– la rolo de la sociaj sciencoj en la rilatoj inter Eŭropo kaj Afriko


Guilherme Fians

Je la 11:00 en la 2a(Merkredo) de Aŭgusto, 2017
Diamanta Halo ĉe Yakam Hotelo


Dum pluraj jaroj, esploroj de homaj sciencistoj estis ofte uzataj kiel argumentoj por subteni la agadojn de koloniistoj en kolonioj tra la mondo, ĉefe en Afriko kaj en Azio dum la deknaŭa jarcento. Tiam, multaj antropologoj, geografoj, kartografoj kaj historiistoj iris al tiuj kontinentoj por fari sciencajn esplorojn kiuj povus provizi argumentojn pro la koloniigo. En tiu prelego, mi prezentos kelkajn el tiuj esploroj por debati la rolon ludatan de homaj sciencoj tra la tempo, ĉefe rilate al la koloniigo de Afriko, sed ankaŭ rilate al ĝeneralaj vidpunktoj pri la homaro. Por fari tiun debaton, mi fokuziĝos je du el tiuj fakoj – socia antropologio kaj kartografio – por montri kiel tiuj sciencoj influis la pensmanieron de tiu epoko kaj kiel tiaj esploroj kaj politikaj projektoj influis la historion de tiuj sciencoj.

Tiusence, eble la unua farebla demando estas: pri kio temas antropologio? Malgraŭ la ekzistado de diversaj difinoj, oni povus ĝenerale klarigi la socian kaj kulturan antropologion kiel la studadon pri la homo kaj siaj sociaj aspektoj: kulturoj, rilatoj, socia kaj politika organizado, ekonomiaj sistemoj, parenceco, strukturoj, religioj, lingvoj, leĝoj, moraloj, valoroj kaj ideoj, inter aliaj.

Estas ankaŭ rimarkinda la diferencoj inter sociologio kaj antropologio: komence, antropologoj zorgis pri la studo de la tiel nomataj “sovaĝaj popoloj” en Afriko, Azio kaj Ameriko, dum sociologoj zorgis pri la moderna mondo kaj pri la urbaj socioj, ĉefe en Eŭropo kaj Usono. Tamen, nuntempe, tiu diferenco ne plu ekzistas tiamaniere, ĉar la popoloj en Afriko kaj Azio ne plu estas konsierataj kiel “sovaĝaj”, danke al historiaj ŝanĝiĝoj en la difinoj pri “kulturo“. Pro tio, nun la ĉefa diferenco inter sociologio kaj antropologio temas pri esplormetodologio. La baza esplormetodo de antropologoj estas la kampolaboro, kiu significas longan restadon ĉe la koncernataj popoloj de la esploro, kaj tiu metodo ankaŭ povas esti kompletigita de intervjuoj kaj arkiva esplorado. Sociologoj, aliflanke, ankaŭ povas fari kampolaboron, sed ne nepre kaj kutime ne dum tre longa tempo, kaj ili ankaŭ povas bazigi iliajn esplorojn sur statistikoj, grafikaĵoj kaj kvantaj metodoj.

Tiamaniere, historie, la diferencoj inter tiuj du fakoj estis bazita de la divido de la mondaj popoloj inter la ”sovaĝuloj“ kaj la ”civilizacio“. Tio aranĝo de la mondaj popoloj respegulis la perspektivojn de tiu epoko kaj, samtempe, antropologiaj esploroj daŭrigis kaj ampleksigis tiun pensmanieron. Dum jarcentoj, estis antropologoj en Eŭropo kaj en Usono kiuj kreis la plej konatajn antropologiajn skolojn (kiel la brita skolo pri socia antropologio, la usona skolo pri kultura antropologio kaj la franca skolo pri sociologio kaj antropologio) – dum antropologoj aliloke en la mondo lernis tiujn valorojn kaj esplormetodojn. Rilate al Afriko, ekzemple, multaj antropologoj el Eŭropo kaj Usono iris al la Afrika kontinento por fari siajn esplorojn, kaj plurfoje atingis rezultojn kiuj iamaniere konfirmis tiujn vidpunktojn pri la sovaĝeco de tiuj popoloj, kaj tiuj argumentoj estis uzataj de koloniistaj registaroj por subteni la daŭrigadon de la koloniismo.

La kartografio ankaŭ estis tre influa en tiuj koloniistaj agadoj. Krom multaj aliaj ekzemploj, tiu povas esti facile videbla se oni komparas la tradician projekcion de Mercator kaj la ne tiom konatan projekcion de Gall-Peters. Ambaŭ mapoj estis klopodoj reprezenti la mondon, sed uzante malsimilajn nociojn pri skalo, grandeco kaj relativaj dimensioj: Mercator distordas la skalon de la mondo, kaj tiamaniere li montras la nordan hemisferon multe pli granda ol la suda hemisfero, dum Gall-Peters distordas la formojn por reprezenti ĉiujn landojn kaj erojn de la planedo je la sama proporcio. Kompreneble tiuj projekcioj ankaŭ enhavas politikajn konsekvencojn: se oni montras la nordan hemisferon proporcie pli granda ol ĝi estas geografie, tiu donas la impreson ke ĝi ankaŭ estas pli potenca.

Ĝis nun, la projekcio de Mercator estas pli disvastigata kaj, ĉefe en la pasinteco, ĝi estis ofte uzata por subteni la potencajn malegalecojn inter la kontinentoj. La projekcio de Gall-Peters prezentas sin kiel alternativo al tiu, montrante ke estas geografiaj problemoj pri skaloj kiuj povas havi politikajn konsekvencojn. La samo okazas en socia kaj kultura antropologio: dum pluraj jaroj, antropologoj kreis diferencojn inter “sovaĝuloj” kaj la “civilizacio” kaj uzis esplormetodojn kreitaj surbaze de la pensmaniero de eŭropanoj kaj usonanoj. Tra la tempo, la tiel nomata “balkona antropologio” estis anstataŭigita de la antropologio farita surbaze de kampolaboro, kaj tiu ŝanĝiĝo valorigis la vidpunktojn de la popoloj koncernataj en la esploroj. Nuntempe, krom tiu ŝanĝiĝo, estas ankaŭ skolo nomata post-koloniista antropologio, kiu foje konkurencas, foje kompletigas la nuntempan antropologion.

En la situacioj kaj de antropologio kaj de kartografio, la partoprenado de Afrikaj, Aziaj kaj Latinamerikaj sciencistoj en la sciencaj medioj helpis ŝanĝi tiun scenaron, kiu nun ebligas iom pli justan kaj egalecan rigardon de aliaj lokoj de la mondo. La plej grava diferenco tiusence tra la tempo estas ke nuntempe tiuj aliaj popoloj estas konsiderataj kiel dotitaj de vidpunktoj pri ili mem kaj pri la mondo. Krome, pli kaj pli sciencistoj agnoskas la politikajn rolojn ludatajn de siaj esploroj kaj la konsekvencojn de siaj studoj por la koncernataj homoj. En tiu prelego, ni kune esploros kaj debatos tiujn ŝanĝojn kaj eblaj perspektivoj malfermitaj de tiuj nuntempaj esplormetodoj, ĉefe kiam temas pri etikaj proceduroj por fari esplorojn, politikaj influoj de tiuj studoj kaj la graveco de la partoprenado de la koncernataj popoloj en studoj pri ili mem.

* Se vi havas demandon pri la prelego, bonvole sendu mesaĝon al OKK : paze23@gmail.com
Ni bonvenigas la antaŭe skribitan demandon al prelegantoj! 

 

Aliĝu nun al la 90a SAT-Kongreso!

Reta Aliĝilo: http://sat90.org/caldera_forms_preview/

 

 SAT(Sennacieca Asocio Tutmonda) estas la plej grava tutmonda organizaĵo de laboristaj esperantistoj. Ĝi estas asocio, kiu celas faciligi la translingvajn kaj transnaciajn rilatojn inter tiuj homoj, kiuj luktas por mondo sen klasa nek alitipa ekspluatado. SAT celas per konstanta uzado de Esperanto kaj ĝia mondskala aplikado, helpadi al la kreado de racie pensantaj spiritoj, kapablaj bone kompari, ĝuste kompreni kaj prijuĝi ideojn, tezojn, tendencojn kaj sekve kapablaj elekti memstare la vojon, kiun ili opinias plej rekta, aŭ plej irebla por la liberigo de sia klaso kaj forkonduko de la homaro al kiel eble plej alta ŝtupo de civilizo kaj kulturo.

#La 90a SAT-Kongreso #Seulo #Gimpo #Koreio #Yakam Hotel #2017 #Esperanto #Sennacieca Asocio Tutmonda #Maldekstrema Movado #Socia Movado #Ekologiismo #Verdulo #Verda Partio #Vegetarano #Ĉielarko #Genro-diverseco #Sennaciismo #Liberpenso #Libero de Konscienco #Ateismo #Liberecano #Anarkiismo #Demokratio #Komunismo #Distribua Ekonomio #Feminismo #Laborista Movado #Marksismo #Pacismo #Eldona Fako Kooperativo #Lingva Egaleco #Homa Rajto #Junulara Movado #Kultura Diverseco

 

 

Respondi